Municipoj de Japanio

Japanio havas tri nivelojn de administracio: registara, prefektuja kaj municipa. La lando estas dividita en 47 prefektujojn. Ĉiuj prefektujoj konsistas el multaj municipoj. En Japanio troviĝas kvar tipoj de municipoj : urboj, urbetoj, vilaĝoj kaj specialaj kvartaloj (nur en Tokia Metropolo). En Japanio, oni nomas la municipan sistemon Shichōson(Hepburn-Transskribo) (Kanji: 市町村 [ŝiĉōson]), aŭ Shikuchōson (Hepburn) (Kanji: 市区町村 [ŝikuĉōson]) inklude kvartalojn(-ku).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search